Wągrowiecki Kurier Powiatowy

Wągrowiecki Kurier Powiatowy
Głos Wągrowiecki
Tygodnik Wągrowiecki
Związek Powiatów Polskich

Powiat wągrowiecki - powiat lüneburski: 10 lat współpracy partnerskiej

10 lat współpracy partnerskiej

Walory Przyrodnicze Powiatu Wągrowieckiego

Walory Przyrodnicze Powiatu Wągrowieckiego

Distrikto de Wągrowiec (Vongrovjec)

Unu el la plej gravaj distriktoj de Wielkopolska (Grandpolia Vojevodio) situas en la nord-orienta parto de la vojevodio. Ĝi okupas la surfacon de 1040,8 km2 kaj situas en la historie etnografia regiono nomata Pałuki (Paŭuki), sur la kruciĝo de Piastowski Szlak (la Piasta Itinero) kun Szlak Cysterski (la Cisterciana Itinero). Ĝi estas loĝata de pli ol 70 miloj da loĝantaro en la komunumoj de Wągrowiec, Skoki, Gołańcz (Goŭanjĉ), Damasławek (Damasŭavek), Mieścisko (Mjeŝcjisko), Wapno (Vapno) kaj la urbo Wągrowiec.

Vizitante la Wągrowiec-regionon oni povas ekkoni riĉan historion de la regiono, ligitan strikte kun la cistercianoj, kiuj forte influis ĝian disvolviĝon. La komenco de Wągrowiec estas ligita kun la teritoria ekspansio de la cistercianoj loĝigitaj proksimume en la jaro 1142 en Łekno (Ŭekno), kiu situas proksime de Wągrowiec. En la jaro 1319 opato Gotszalk (Gotŝalk) aĉetas - de Sędziwój el Zarembów (Sendzivuj el Zarembuv) - grundon en la aluvio de la riveroj Warta (Varta) kaj Nielba (Njelba). Sur tiu tereno komencas aperi konstruaĵoj de la cistercianoj. La disvolviĝanta setlejo de Wągrowiec jam en la jaro 1381 posedis muelejon, digon kaj la paroĥan preĝejon. Tiam ankaŭ unuafoje aperas mencioj pri Wągrowiec kiel la urbo.

Wągrowiec estas la loko, kie naskiĝis pastro Jakub Wujek (Jakobo Vujek), jezuito, teologo, kaj aŭtoro de la unua kaj la plej konata traduko de la Biblio en la polan lingvon. Inter la konataj personoj devenintaj el la distrikta ĉefurbo estas Adam (Adamo) de Wągrowiec, la cisterciano, orgenisto, en preĝejoj de Wągrowiec kaj Ląd (Lond), la fame konata komponisto de orgenmuziko. Ĉi tie ankaŭ pasigis sian junan aĝon la verkisto de "Młoda Polska" (Juna Pollando), Stanisław Przybyszewski (Stanislao Pĵibiŝevski).

En la distrikto troviĝas pluraj sakralaj objektoj, i.a. la plej malnova historia monumento de la klaso "0" - la ligna preĝejo je la nomo de Sankta Nikolao en Tarnowo Pałuckie (Tarnovo Paŭuckje). Tiaj valoroj kiel la favora medio: pluraj lagoj kaj arbaroj, bone markitaj padoj por piedirantoj kaj biciklaj itineroj, tranoktejoj, bicikla turismo kaj akvosporto kaŭzas perfektajn kondiĉojn por ripozi. Lagoj abundaj je diversspeciaj fiŝoj formas la paradizon por la fiŝhokado. La naturamantojn fascinas la protektata arbaro "Dębina" ("Kverkejo"), kiu situas kelkajn kilometrojn de Wągrowiec. Al ĝi apartenas preskaŭ 300-jaraĝaj kverkoj (apartenas al ili la agnoskita kiel la naturmonumento - la kverko nomata Korfanty), tilioj, ulmoj, aceroj, fagoj, platanaceroj. Inter multaj protektataj specioj de plantoj troviĝas nestoj de grizaj ardeoj kaj de migraj falkoj. Tra la Wągrowiec-distrikto fluas riveroj i.a. Wełna (Veŭna) kaj Nielba (Njelba), kiuj kruciĝas kreante unikan hidrografian fenomenon, nomatan populare sed false forkiĝo (rimarko: malgraŭ la kruciĝo, ĝiu rivero gvidas sian propran akvon, nur malgranda kvanto de la akvo miksas sin). Wągrowiec estas la urbo kun forte disvolviĝintaj lernejstrukturoj, supergimnaziaj, kun riĉa eduka oferto kaj moderna didaktika bazo. Ekzistas ankaŭ la ebleco atingi altan instruitecon en la filio de la supera lernejo. Riĉa oferto de la instruiteceblecoj faras, ke la distrikto de Wągrowiec estas ekspansie disvolviĝanta scienca centro.

Sur la tereno de la distrikto troviĝas pluraj sportensembloj por praktiki diversajn disciplinojn t.e. leĝeran atletikon, futbalon, manpilkon. La municipo aspiras al pligrandigo de sporta aktivado de siaj loĝantoj. Tiucele en Wągrowiec de la 2010 jaro oni kreis modernan sportripozigan objekton "Aquapark" (Akvoparko).

La Regionon de Wągrowiec karakterizas kulturriĉeco. Ĉi tie okazas multe da aranĝoj esencaj por la kultura vivo ne nur de la regiono de Wielkopolska (Grandpolio), sed ankaŭ por la tuta lando. En la distrikta ĉefurbo kaj en ĝiaj komunumoj - agas amatoraj teatroj, korusoj, junularaj blovorkestroj, pluraj muzikensembloj, popolartistoj. La riĉa kulturvivo en la distrikto grandparte estas la merito de la Regiona Muzeo, de la Urba Kulturdomo kaj de la Muziklernejo en Wągrowiec kaj de la urbaj kaj la komunumaj kulturdomoj kaj bibliotekoj.

La Distrikto Wągrowiec reaperis la 1-an de januaro en la 1999 jaro rezulte de la administra transformo. Wągrowiec jam estis la distrikta urbo dum la intermilita periodo kaj en la tempo de PRL (Pola Popola Respubliko) ĝis la jaro 1975.

Nuntempe ni estas unu el la 31 distriktoj de Grandpolia Vojevodio. Nia distrikto situas en ĝia nordorienta parto en la distanco de ĉirkaŭ 60 km. de Poznano, Bydgoszcz (Bidgoŝĉ) aŭ Piła (Piŭa).

Turismo en la Wągrowiec-distrikto (Vongrovjec)

Wągrowiec-distrikto troviĝas en la nord-orienta parto de Grandpolio, grandparte en historia kaj etnografia regiono Pałuki (Paŭuki). La terenon formis retiriĝanta glaĉero. La Wągrowiec - distrikton karakterizas amika naturĉirkaŭaĵo, beleco de la naturo kaj pitoreskaj pejzaĝoj. Troviĝas ĉi tie multaj lagoj, kio kreas grandiozajn kondiĉojn por ripozo kaj akvosportoj kiel: kajaksporto, velado, boatado, motorboatado, akvoskoterado kaj ankaŭ ventsurfado. Ĉi tie estas ankaŭ paradizo por fiŝhokistoj; la lagoj abundas je fiŝoj - angiloj, plotoj, ezokoj, bramoj, tinkoj. Plimulton da distriktaj lagoj ĉirkaŭas arbaroj, en kiuj bone markitaj piedaj kaj biciklaj itineroj invitas kaj instigas por aktivado ne nur la lokan loĝantaron, sed ankaŭ turistojn.

Arbaroj okupas 19.622 ha, tio estas 18,89% de la tuta areo de la distrikto.

La Wągrowiec-distrikto estas tereno malmulte medipoluciita. Troviĝas ĉi tie kelkaj interesaj naturprotektataj terenoj - la arbara, "Dębina" ("Kverkejo"), kiu situas kelkajn kilometrojn de Wągrowiec. Tiu naturrezervejo okupas la areon de 40 ha kaj sur ties tereno troviĝas proksimume 300-jaraĝaj kverkoj. Inter ili la plej grandioza estis agnoskita kiel naturmonumento kaj ricevis la nomon Wojciech Korfanty*. Krom la kverkoj kreskas tie ankaŭ aliaj arboj - tilioj, ulmoj, aceroj, fagoj, platanaceroj kaj en la suba arbarkreskaĵo troviĝas protektataj specioj de sovaĝaj floroj kaj plantoj ekz.: unuflora meliko, koridalo, birdonesta orkideo. En la arbaro trovas loĝlokon ankaŭ diversaj specioj de birdoj, inter ili griza ardeo kaj migra falko.

Sur la tereno de la lagoj de Bracholin (Braĥolin) troviĝas rezervejo de faŭno, en kiu troviĝas 139 specioj de birdoj, en tiu nombro 68 estas specioj ĉi tie nestantaj kiel ekzemple tre malofte renkontata lan-anaso, griza ansero, kelkaj specioj de podicipoj kaj ankaŭ marĉa strigo.

La distrikton trafluas kvar riveroj: Wełna (Veŭna), Nielba (Njelba), Struga Gołaniecka (Struga Goŭanjecka) kaj Mała Wełna (Malgranda Veŭna). Du el ili - Nielba kaj Wełna - kruciĝas, kreante unikan hidrografian fenomenon, nomatan populare sed false forkiĝo (rimarko: malgraŭ la kruciĝo, ĉiu rivero gvidas sian propran akvon, nur malgranda kvanto de la akvo miksas sin).

* Wojciech Korfanty la silezia aktivulo, batalanto pri sendependeco kaj aliĝo de Grandpolio kaj Silezio al pola ŝtato, novestablita post la Unua Mondmilito.

La plej gravaj datoj el historio de la Wągrowiec-distrikto

  • 1797j. Wągrowiec iĝis la reĝa prusia urbo, en tre mallonga tempo oni kreis la distrikton de Wągrowiec, en kies limoj trovis sin i.a. Gołańcz (Goŭanjĉ), Skoki, Rogoźno (Rogoĵno), Łekno (Ŭekno) kaj Mieścisko (Mjeŝcjisko). Wągrowiec atingis rangon de la distrikta urbo kun la ofico de starosto.
  • 1807j. La Wągrowiec-distrikto estis en departemento de Poznano dum la Varsovia Dukejo.
  • 1815j. Post establo de La Granda Poznana Dukejo apartenis al la Administra Distriktaro de Bydgoszcz (Bidgoŝĉ).
  • 1818j. Parton de la distrikto oni aligis al distriktoj de: Szubin (Ŝubin), Chodzież (Ĥodzieĵ) kaj Mogilno.
  • 1887j. Nova administra disdivido de la Granda Poznana Dukejo, orientan parton de la Wągrowiec-distrikto oni aligis al la Żnin-distrikto (Ĵnjin).
  • 1918/19j. La Grandpoliaj Ribeluloj liberigis la distrikton de Wągrowiec, do Wągrowiec plu restis la administra centro de la distrikto.
  • 1939j. En majo oni establis la Batalionon de Nacia Defendo "Wągrowiec" defendcele por apudlimaj regionoj de la distrikto.
  • 1939j. La 8-an de septembro la Wągrowiec-distrikto aliĝis al la Administra Distriktaro de Inowrocław (Inovrocŭav). La 26-an de oktobro la civilan administradon plene transprenis la germanoj.
  • 1945j. La 22-an de januaro la germana okupacia administracio finfine forlasis Wągrowiec, kaj komenciĝis la establado de la pola distrikta administracio. En julio oni establis 6 komunumajn kaj 3 urbajn t.n. naciajn konsilantarojn. Oni iniciatis multe da institucioj por ekposedi tutan distrikton i.a. en novembro oni establis la Distriktan San-centron kaj la Protekt-centron por Patrino kaj Infano.
  • 1955j. Sekvis laŭvica reorganizo de la ŝtata administracio, do la distrikton oni disdividis je 33 t.n. naciaj konsilantaroj.
  • 1975j. Rezulte de la laŭvica administra reorganizo de la lando oni likvidis distriktojn. Pli grandan parton de iama Distrikto de Wągrowiec oni aligis al la Vojevodio de Piła kaj restintan al la Vojevodio de Poznano.
  • 1990j. Oni iniciatis la Regionajn Oficojn t.n. "venontaj administrantoj de vojevodio" en tereno. Wągrowiec iĝis la sidejo de la regiono.
  • 1999j. La 1-an de januaro denove oni kreis la Wągrowiec-distrikton.

Kulturagado en la Wągrowiec-distrikto (prononcu: Vongrovjec)

La Wągrowiec-distrikto estas tre forta kulturcentro. Ĉi tie okazas pluraj kulturaranĝoj ne nur de loka, la Grandpolia Regiono, sed preskaŭ de la tuta lando kaj laste pro Esperanto eĉ de Eŭropo. La plej forta kulturaktive estas sendube distrikta urbo mem.

Ĉi tie agas amatoraj teatroj, korusoj, junulara blovorkestro, multnombraj muzikgrupoj, popolaj artistoj, grupo de salona danco kaj ankaŭ laste nove fondita la Tutpollanda Centro de Esperanta Kulturo ĉe la Distrikta Biblioteko.

Grandan meriton de la riĉa kulturvivo de Wągrowiec oni priskribas al la Regiona Muzeo kaj la Urba Kulturdomo. Meritas atentigi la muzeon, kiu krom sezonaj ekspozicioj posedas daŭrajn ekspoziciojn pri la historio de la urbo kaj etnografian ekspozicion la "Fiŝista Kabano".

Eksterlanda kunlaboro

La Wągrowiec-distrikto kaj ĝiaj respektivaj komunumoj subskribis la partnerec-kontrakton kun la Lüneburg-distrikto (Lineburg) en la Malsupra Saksio en Germanio. La distriktoj interŝanĝas siajn spertojn pri la municipa nivelo kaj kunlaboras en la sferoj: kultura, sporta, turista kaj socia.
Kaj jen la partneroj el Germanio kaj de aliaj landoj:

  • La Wągrowiec-distrikto - la Lüneburg-distrikto (Germanio); la Regiono Czerwonoarmijski (Ĉervonoarmijskij) (Ukrainio)
  • La urbo Wągrowiec - la urboj: Adendorf i Schönwalde (Ŝenvalde) (Germanio); Gyula (Dĵulo) (Hungario); Krasnogorsk (Rusio); Le Plessis-Trevise (Francio)
  • La Damasławek-komunumo (Damasŭavek) - la Dahlenburg-komunumo (Dalenburg) (Germanio); la Oirschot-komunumo (Nederlando)
  • La Gołańcz-komunumo (Goŭanjĉ) - la Asocio por Flegado de Internaciaj Rilatoj Allendorf (Lumda - Germanio); la Ilmenau-komunumo (Germanio); la Kamyk-komunumo ĝe Veltavo (Ĉeĥio)
  • La Skoki-komunumo - la Bardowick-komunumo (Bardovik) (Germanio); la Drechterland-komunumo (Nederlando)
  • La Mieścisko-komunumo (Mjeŝcjisko) - la De Bilt-komunumo (Nederlando); la Retiers-komunumo (Francio); la Scharnebeck-komunumo (Germanio)
  • La Wapno-komunumo (Vapno) - la Amelinghausen-komunumo (Amelinghaŭzen) (Germanio)

Kiel alveturi?

Trajne: de Poznano tra Skoki (averaĝa tempo de la veturado 1,5 h.).

Aŭtobuse: de Poznano tra Skoki aŭ tra Rogoźno (Rogoĵno); de Piła (Piŭa) tra Chodzież (Ĥodzjeĵ); de Bydgoszcz (Bidgoŝĉ) tra Szubin (Ŝubin) (averaĝa tempo de la veturado 1,5 h.)

Aŭtomobile: de Poznano tra Skoki laŭ la vojo n-ro 196 aŭ tra Oborniki - laŭ la vojo n-ro 11, kaj poste la vojo n-ro 195, de Piła laŭ la vojo n-ro 11, kaj poste la vojo n-ro 192, de Bydgoszcz (Bidgoŝĉ) laŭ la vojo n-ro 247 kaj poste la vojo n-ro 241 (averaĝa tempo de la veturado 1 h.)

Aviadile: la Flughaveno de Poznano (ĉirkaŭ 60 km)

Veturhoraro::

Polskie Koleje Państwowe

Rozkład jazdy autobusów PKS Poznań

Rozkład jazdy autobusów PKS Sp. z o.o. w Pile

Karakteristiko

La Distrikton de Wągrowiec karakterizas:

  • riĉa historio de la Wągrowiec-regiono estas koncize ligita kun la cistercianoj, kiuj multe influis progreson de tiu regiono.
  • la naturbeleco, la riĉaĵo de la lagoj kaj arbaroj
  • la grandpolia iniciatemo
  • forta kulturregiono - Pałuki (Paŭuki)
  • transpreno de du turismaj itineroj: la Piasta kaj la Cisterciana
  • plena municipa infrastrukturo
  • oportunaj kondiĉoj por investado
  • fama pola gastameco

KONTAKTO

Distrikta Oficejo
str. Kościuszki 15
62-100 Wągrowiec
Tel.: +48 67 2680500
Fakso: +48 67 2627888
horoj de la malfermo:
lundo 08:00-16:00
mardo - vendredo 07:30-15:30
Ret-adreso: powiat@wagrowiec.pl
TTT-ejo: www.wagrowiec.pl